published on
Ĉi-nokte mi volas skribi ion
Ĉar mi bezonegas vin
Feble la luno lumigas jam
Blankan paperon kaj min
Direndas nun tiom da aferoj, ke
Ja ne sufiĉos la ink'
Vizaĝe larmo ekaperas sed
La mano viŝos ĝin tuj
Mi perdas min, kiam mi pensas vin
Ĉar vi ne estas tie ĉi
Mi volus provi brakumi vin
Bonvolu resti apud mi
Kaj en mia animo jen la vaku'
La flamo estingiĝas jam
Bruligas mi ĝin denove nun
Kaj vi reaperas ĉe mi
Mi petas, restu kun mi
Ĉar mi bezonegas vin
Iu sentiment' granda
Nin ligas
Nin streĉas
Solviĝos neniam
La amo neniam finiĝos
Nek disigonta estas nin
La lumo en via rigardo
Min igas bonfarti
Ĝi estas tie ĉi
Suferon deziras plu
Nek mi nek certe vi mem
Mi sentas, ke via kareso
Jam tanĝas mian koron
Batantan ĉiam pli
La amo ne, ne finiĝos iam,
Naskiĝas ĝi en nia kor',
La estonto proksimas
Kaj la sunleviĝo ja surprizos nin.
Mi tre soifas pri gaja viv'
Al vi okazas la sam'
La lun' lumigas mian eston jam
Kaj dume kreskas la sun'
Mi malkovrintas vian amon kaj
Ĝin nun protektas mia kor'
Ridetas mi je la certo, ke
Vi estas mia eternec'
Mi petas, restu kun mi
Ĉar mi bezonegas vin
Iu sentiment' granda
Nin ligas
Nin streĉas
Solviĝos neniam
La amo neniam finiĝos
Nek disigonta estas nin
La lumo en via rigardo
Min igas bonfarti
Ĝi estas tie ĉi
Suferon deziras plu
Nek mi nek certe vi mem
Mi sentas, ke via kareso
Jam tanĝas mian koron
Batantan ĉiam pli
La amo ne, ne finiĝos iam
Naskiĝas ĝi en nia kor'
Iu nova tag' komenciĝas
Kaj la vivo invitas amadi ĉiam pli
Iu nova tag' komenciĝas
Kaj la vivo invitas amadi ĉiam pli
Iu nova tag' komenciĝas
Kaj la vivo invitas amadi ĉiam pli
Eldonejo: Memeldonita
Aŭtoro(j): Antonella Braccia, Alberto Flavio Fulgoni, Enzo Cirella
Partoprenantoj: Antonella Braccia, Alberto Flavio Fulgoni, Enzo Cirella, Chiara Zinali
Artista Biografio:
Chiara Zinali [kjara dzinali] naskiĝis en Groseto (Toskanio, centra Italio) en 1994 kaj, ekde sia infana aĝo, ŝi montris grandan pasion pri muziko, precipe pri kantado. Nur 6-jaraĝe, ŝi komencis lerni kantadon ĉe muzika akademio de Groseto. Poste ŝi aliĝis bandojn, kies membroj estis anoj de la sama muziklernejo. Ŝi partoprenis plurajn konkursojn en tuta Italio, ofte gajnante la unuan aŭ la duan premion. Ŝi partoprenis ankaŭ kant-kursojn, kie ŝi plurfoje ricevis gratulojn de la notinda komponisto kaj orkestrokondukisto Fio Zanotti. En februaro 2015 ŝi klopodis partopreni la konatan festivalon de Kastrokaro, en Italio, kaj ŝi atingis la duonfinalon de ĉi tiu historia muzika festivalo (ol kiu nur tiu de Sanremo estas, en Italio, pli prestiĝa). En septembro 2015 ŝi gajnis festivalon en Viareĝo, kies finalo okazis en la sama ejo ("La Capannina"), kiu gastigis pasintjarcente la unuan fojon de la mondskale fama festivalo de Sanremo. Ĉiusemajne ŝi renkontas en Groseto la faman kantistinon Valeria Rossi (kies kanto "Tre parole" estis en 2001 somera frapkanzono en la tuta lando): danke al ĉi-lasta artistino, Chiara plibonigas sian interpretadon, sian stilon kaj sian manieron verki siajn proprajn kantojn. Ŝi studas la anglan kaj la ĉinan lingvojn en universitato de Sieno, kaj ja interesiĝas pri planlingvoj kiel Esperanto.
"La amo neniam finiĝos" estigas la komencon de ŝia - espereble bonŝanca - kariero ene de la Esperanta movado
- Genre
- Esperanto-Muziko